Kultismo

En la filologia tradicio, estas kultismo[1] vorto kies morfologio sekvas tre deproksime ties etimologian devenon ĉu el la greka aŭ el la latino, sen obei la kreadon aŭ la ŝanĝojn de la evoluo de la lingvo. Tiaj terminoj, foje koincidaj kun neologismoj, estas enkondukitaj en la lingvon pro kulturaj, literaturaj aŭ sciencaj konsideroj. Ili apenaŭ adaptas sian formon al la ortografiaj kaj fonologiaj konvencioj fiksitaj de la lingvaj kreado aŭ evoluo, sed male malatentas la transformojn de la radikoj aŭ la morfemoj.

  1. [1] «Etilomología del Cultismo». [2] Konsultita la 9an de aprilo 2013.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search